Anglosaksa lingvo
El Vikipedio
La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun multaj kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang.
Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo.
Enhavo |
[redaktu] Specimeno
- Fæder ure þu þe eart on heofonum, Si þin nama gehalgod.
- to becume þin rice, gewurþe ðin willa, on eorðan swa swa on heofonum.
- urne gedæghwamlican hlaf syle us todæg, and forgyf us ure gyltas, swa swa we forgyfað urum gyltendum.
- and ne gelæd þu us on costnunge, ac alys us of yfele.
- soþlice.
[redaktu] Historio
Dum la 5-a jarcento, kiam la Romia imperio disiĝadis kaj malfortiĝis en Okcidenta Eŭropo, iuj ĝermanoj (praangloj kaj saksoj) forlasis la nunan Nederlandon kaj transiris la maron al la insulo Britio. Plejparte izolita de la ĝermana de la kontinento, la ĝermana de la insulo fariĝis, iom post iom, nova lingvo: la angla.
Iuj vortoj el la latina de la mortanta imperio tiam eniris la anglan tiam, ekzemple cheese (fromaĝo, el la latina caseus), wine (vino), street (strato) kaj bishop (episkopo). El tio vi povas scii tion, kion la Romianoj donis al Britio.
La vulgaruloj de Romia Britio estis keltoj, sed la angloj pruntis tre malmulte de vortoj de la keltoj. Tamen, ja ekzistas vortoj en la angla, kiuj ekzistis en Britio eĉ antaŭ la alveno de keltoj. Unu el tiaj antaŭkeltismoj estas eenie-meenie-minie-mo (nuna prononcita kiel "ini-mini-majni-mo"). Neniu scias de kie ĉi tiu devenas, sed ĝi estas multe pli malnova ol la angla. Eble ĝi unufoje signifis, antaŭ kelkmil jaroj en britia lingvo delonge perdita, "unu-du-tri-kvar".
La angloj lernis skribi kaj legi de kristanaj misiistoj el Irlando. Tial ili skribis sian lingvon laŭ la latina alfabeto. Tiel komencis la kapdoloro pri literumado: la sonoj de latina alfabeto kaj la sono de la angla buŝo nur hazarde akordis. Ili aldonis al sia alfabeto la vokal-literon æ (ash) kaj la runajn konsonant-literojn þ (thorn), kaj ð (edh). La lastaj du signifis, siavice, la malvoĉajn kaj voĉajn dentajn frikativojn, kaj malaperus el la alfabeto dum la venonta meza angla periodo.
La malnova angla enhavas sonojn kiuj poste malaperis. Ekzemple, ĝi havas sonon literumita kiel "gh". Ĝi estis al la Esperanta "g" kiel "ĥ" estas al "k". Eĉ hodiaŭ, "gh" ankoraŭ strange aperas en anglaj vortoj (ekz, light, rough, through), sed la sono delonge malaperis. La sono literumita kiel "th", sono nekutima inter lingvoj eŭropanaj, ankoraŭ restas en la angla (almenaŭ ekster Brooklyn).
En la 9-a jarcento, angla literaturo aperis. La plej fama estis la epopeo Beowulf.
En la 10-a jarcento la vikingoj atakis orientan Anglion kaj eĉ transloĝiĝis tien. Ilia influo super la angla vortaro estis granda: vortoj tiel vulgaraj kiel egg (ovo), eye (okulo), take (preni), sky (ĉielo), root (radiko) kaj window (fenestro), devenas de la vikingoj (aŭ la danoj, kiel la angloj nomis ilin). Window devenas de wind-eye ("vent-okulo").
La anglosaksa lingvo inspiris lingviston-verkiston J.R.R. Tolkien.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://machaut.uchicago.edu/?resource=Webster%27s&word=English
- http://ang.wikipedia.org
- http://www.wmich.edu/medieval/research/rawl/IOE/index.html
- http://www.kami.demon.co.uk/gesithas/OEsteps