Antônio Carlos Gomes
El Vikipedio
Antônio Carlos GOMES (naskiĝis la 11-an de julio de 1836, mortis la 16-an de septembro 1896) estis opera komponisto de Brazilo. Li naskiĝis en la urbo Campinas, en la suda subŝtato San-Paŭlio, kaj mortis en la urbo Belemo, en la norda subŝtato Parao. Lia plejfama opero estas "Il Guarany" (en la itala lingvo) ("La Gvaranio"), kies enkondukon ĉiuj brazilaj radiostacioj devige ludas en la 19-a horo, de lundo ĝis vendredo, je la komenco de oficiala programo de la federacia registaro en radio-ĉeno.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.