Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja
El Vikipedio
Antonina Justinovna BOROVKO-ĈAJKOVSKAJA, rusino, nask. 1872 en Simferopolo (Krimeo) kaj tie lernis en gimnazio. Esperantistino de 1890, kiam ŝi konatiĝis kun Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko. Ŝi ŝajne estis la unua, kiu nomis la "Lingvon Internacian" de D-ro Zamenhof per la plumnomo de ĝia aŭtoro: "Esperanto". Grabowski, al kiu Zamenhof legis la leteron ŝian komentis, ke jes ja Esperanto estus konvena nomo por la Lingvo Internacia. En 1893 ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de L.L. Zamenhof, kontraŭ la reformoj en Esperanto, post kiam Trompeter rifuzis presigi ĝin en "La Esperantisto". En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel Esperanto-gvidisto la svedajn Esperantistojn Valdemar Langlet kaj Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per Esperanto tra Ruslando. Tiun unuan aplikon de Esperanto en praktiko Borovko priskribis en la revuo "Nedelja". Poste ŝi prelegis pri Esperanto en vaporŝipoj krozantaj inter Odeso kaj Jalto, organizis loterion por la gazeto ,Lingvo Internacia', multe propagandis Esperanton kaj varbis interalie la faman verkiston V. G. Korolenko.
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.