Lingvo Internacia (gazeto)
El Vikipedio
Lingvo Internacia - monata gazeto en Esperanto. Post la ĉeso de "La Esperantisto" Valdemar Langlet, univ. studento dum vizito ĉe Vladimir Gernet en Odessa je la somerfino de 1895 interkonsentis kun li, ke ili solvu la urĝan problemon de E-gazeto tiel, ke nova gazeto, Lingvo Internacia estos eldonata de la Klubo Esperantista en Uppsala kun Gernet kiel ĉefa redaktoro kaj financa direktoro. La prova numero aperis en 1895, kaj de 1896 ĝi aperis kiel 16-paĝa monata organo. Komence Gernet-helpata de Langlet prizorgis la redaktadon ĉiuj presprovaĵoj estis sendataj al Odessa, kio kaŭzis tempoperdojn kaj malfruiĝojn. De aŭtuno 1897 post kelke da malfruiĝoj P. Nylén, tiama vicprezidanto de la Uppsala Klubo prenis sur sin petite de Gernet, la redaktadon kaj prizorgis ĝin ĝis fino de 1898. Dum la komenco de 1899 Lingvo Internacia ne aperis pro manko de mono. Tiam Hj. Bäckström en Lulea (Svedio) proponis sian helpon kiel eld. kaj adm., pro kio Lingvo Internacia aperis dum la dua duonjaro de 1899 per po du 8-paĝaj numeroj en ĉiu monato, ankoraŭ presata en Uppsala kaj red. de Nylén. Komence de 1900 la presadon kaj dissendadon prenis sur sin la presisto Paŭlo LENGYEL en Szekszárd (Hungario), nova vigla kaj energia Esperantisto. Nylén restis red. dum tiu jaro kaj dum grandparto de la sekvinta, sed en sept. tute lasis la redaktorecon, kiun heredis post kelktempa red. ofico de Lengyel P. Fruictier en Parizo. En septembro 1904 Lingvo Internacia kune kun Lengyel transmigris ankaŭ al Parizo, kie ĝi vivis ĝis la milito de 1907 majstre redaktata de Théophile Cart.
P. NYLÉN.
Pri la periodo de Lingvo Internacia en Parizo l. la artikolon „Francujo“ (p: 148.), en kiu la aŭtoro tamen tro severe juĝas pri la rolo de Th. CART kaj de L. I.
Formatoj estis 22x15, 25x20 kaj 21x13. Laŭ la „Katalogo de la E-Gazetaro“ entute 252 kajeroj sur 6 74 p.