Apopleksio
El Vikipedio
Apopleksio (aŭ cerbovaskula akcidento, CVA) estas la abupta misturbo de la cerbaj funkcioj, kiun kaŭzas la grava malpliiĝo de sangofluo kaj sangumo en certa cerboparto.
Rezulte de apoplesio, formortas cerba histo kaj tiel damaĝiĝas la vid-, parol- perceptokapablo kaj la movfunkcioj (ekz. paraliziĝo de membroj, korpoflanko). La danĝeron je apopleksio antaŭhelpas la fumado, alta kolesterina nivelo, diabeto, maljuniĝo kaj kelkaj heredaj malsanoj.
Estiĝo de apopleksio aperas kun unu el la subaj okazaĵoj:
- estiĝo de sangokolagulaĵo en la cerba vejno (trombozo; plej ofte)
- alvenas sangokolagulaĵo en arterion, nutranta la cerbon (ĝi estiĝas en alia korpoparto; embolio.)
- provizora spasmo de la arterioj aŭ apenaŭ-fluo de sango pro artiosklerozo
- kreviĝo de la arteria muro, sangumo (alta sangopremo, malfortiĝo pro artiosklerozo)
Eta apopleksio okazas, se la maldikaj arterioj de la cerbo fermiĝas pro artiosklerozo, la sennutra cerboparto formortas estiĝas trueto. Dum longa tempo, la truetoj obliĝas kaj povas okazi Alchejmer-malsano.
Postsekvoj: la unua ikto havas gravajn postsekvojn: dum mallonga tempo okazas ampleksa paraliziĝo, parol-malkapablo, komato aŭ morto.
Alifoje okazas etaj apopleksioj, kaim la malsanulo sentas malfortecon, stuporiĝon en membroj, sur vango. Dume povas aperi provizoras parol- aŭ vidmisturboj. Tiuj etaj iktoj povas ofte reveni kaj post ioma tempo kaŭzas pli ampleksan kaj daŭran paraliziĝon.
Se la maldekstra (plej ofte dominanta) cerboparto damaĝiĝis, tiam la dekstra korpoflanko paraliziĝas.
La sanguma apopleksio (cerebra hemoragio) havas diversajn simptomojn – pelj ofte altan sangopremon - , ofte kaŭzas morton.
Kuracado:
- ekkono del a simptomoj
- medikamentoj kontraŭ trombo
- analizo de vertebra likvaĵo
- operacio, forigo de trombo aŭ enplanto de nova arterio
La malsanuloj povas vivi ankoraŭ 10-20 jarojn.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Apopleksio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.strokecenter.org
http://www.emedicine.com/neuro/topic9.htm
http://www.webaŝ.com/articles/strokeintime.html
http://www.ninds.nih.gov/disorders/stroke/detail_stroke.htm