Arekacoj
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngArekacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cocos nucifera
|
||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
||||||||||
Multaj; vidu tekston |
Arekacoj aŭ palmoj (Arecaceae, pli frue Palmae aŭ Palmaceae) estas planta familio de angiospermoj (Magnoliophyta) kaj la sola familio de la ordo deArekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉ. 70 milionojn da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado ĉ. 200 genrojn kun ĉ. 2600 specioj. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.
Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.
[redaktu] Uzo
Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:
[redaktu] nutraĵo
Ĉe ĉ. 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla sagoo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ esktrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.
[redaktu] Aliaj materialoj
Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).
[redaktu] Konstrumaterialoj
En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.
[redaktu] rete
- Klasifikado laŭ Dransfield & Uhl
- Arecidae ĉe Botanik online
- arecaceae.com
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |