Arno Lagrange
El Vikipedio
Esperanta Kulturo > Esperanta Teatro > Arno LAGRANGE
Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj administranto. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo.
Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li nun loĝas en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Partoprenas en la Vikipedio.