Aslan Masĥadov
El Vikipedio
Aslan Masĥadov (cirile Аслан Алиевич Масхадов; * 21-a de septembro 1951; † 8-a de marto 2005 en Tolstoj-Jurt) estis ekde 1997 prezidento de Ĉeĉenio kaj unu el la gvidantoj de la ĉeĉena separatistoj.
[redaktu] Vivo
Masĥadov naskiĝis en 1951 en Kazaĥstano kiel filo de - far Stalin – perforte, el la Kaŭkazo deportita ĉeĉena familio. La familio hejmenvenis en 1956 kaj li faris la oficirajn ŝtupojn en la Ruĝa Armeo, li finstudis en la artileria akademio de Tbiliso. Oni ordenis lin en 1981 al Hungario, kie li gvidis sovetan unuon ĝis 1985 apud la urbo Tata, ĉe Baj. En 1992 li revenas al Ĉeĉenio kaj igas lin Ĝoĥar Dudajev stabĉefo de la ĉeĉena armeo, pinte de la sendependo-deziruloj
Post la invado de la rusaj trupoj en 1994, Masĥadov organizis gerilan militon en la unua ĉeĉenia milito kaj iĝis post morto de Dudajev en 1996 traktado-gvidanto kun Moskvo. En 1996 li atingis armisticon kaj retiron de la rusaj trupoj
La 27-an de januaro de 1997 li estis elektita prezidento kaj ĉefministro de Ĉeĉenio. Li reprezantis la moderan opinion en la interna politiko kontraŭ la radikalaj fortoj kiel Ŝamil Basajev. Li povis la landon nur parte kontroli. En 1999 li enkondukis ŝarion, travivis bombatakon (21-a de marto) kaj enkondukis eksterordinaran staton (16-a de aŭgusto).
Ekde la dua ĉeĉena milito li vivis kaŝe kaj ordonis parton de la ĉeĉenaj separatistoj. Kvankam li gvidis moderan politikon kaj serĉis interkonsenton kun Rusio, oni akuzis (kalumniis lin pri teroratakoj kile ekz. la ostaĝoprenon en la Moskva Teatro oktobre de 2002 kaj la la ostaĝoprenon en lernejo de Beslan septembre de 2004.
Li estis murdita la 8-an de marto en 2005, en rusa t.n. kontraŭterorisma specifa ago en la komunumo de Tolstoj-Jurt.