Augusto Monterroso
El Vikipedio
Augusto Monterroso (1921 - 7-a de februaro de 2003) estis gvatemala verkisto.
Li naskiĝis en Tegucigalpo, Honduro, sed estis gvatemala civitano. Li tamen devis ekziliĝi en Meksikion, pro sia opono al la diktatoroj de sia lando kaj al la interveno de la usona registaro. Li forpasis en Meksikurbo, kie li estis loĝinta el 1944.
Monterroso verkis diversajn librojn, ĉefe el rakontoj. Estas tre fama lia rakonto "La dinosaŭro", eble la plej mallonga el la mondo:
- "Cuando despertó, el dinosaurio todavía estaba allí."
- ("Kiam li vekiĝis, la dinosaŭro ankoraŭ estis tie.")
Li gajnis en 2000 la Premion Princo de Asturio de literaturo.
[redaktu] Verkoj
- El Dinosaurio (La dinosaŭro)
- La oveja negra y demás fábulas (La nigra ŝafino kaj aliaj fabloj)
- El eclipse (La eklipso)