Meksikurbo
El Vikipedio
- Situo: 19º24' Norde, 99º09' Okcidente
- Areo 1.499 km2
- Loĝantaro: 8.605.239 homoj en la urbo mem; 18.327.000 en la tuta urba aglomeraĵo. (Laŭ la censo de 2000)
- Horzono: GMT-6h (-5h de aprilo ĝis oktobro)
Meksikurbo (hispane, Ciudad de México) aŭ Meksiko estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Meksikio kaj unu el la plej grandaj urboj de la tuta mondo. Antaŭ la alveno de la hispanoj, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la aztekoj kaj nomiĝis Tenoĉtitlano. Ĝi troviĝas en la Federacia Distrikto, kiu koncepte similas al aliaj federaciaj distriktoj, ekzemple la Distrikto Kolumbio en Usono aŭ Kanbero en Aŭstralio.
Tenoĉtitlano, la antikva urbo, estis urbo sur insuleto en mezo de lago. Tamen, la urbo kreskiĝis sur la lago, kaj la akvo sekiĝis. Tenoĉtitlano jam estis granda urbo, kiam venis la hispanoj, kaj nun Meksikurbo estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo.
Antaŭ 1972, Meksikurbo estis la ĉefurbo de la Federacia Distrikto, sed tiun jaron, administrativa reformo ŝanĝis ties statuson, fakte malaperigante ĝin. Ĝi estis dividita en kvar distriktojn (delegaciojn), kiuj aldoniĝis al la jam ekzistantaj 12 delegacioj de la Federacia Distrikto. Tiel, nun, la Federacia Distrikto konsistas el 16 delegacioj. Kaj Meksikurbo, kiel politika kaj administrativa estaĵo, ne plu ekzistas. Do, en la praktiko, nun Meksikurbo kaj Federacia Distrikto estas la samaj.
Ĝis 1997, la urbestro estis nomumita de la prezidanto. Sed tiun jaron, leĝa reformo ebligis al la loĝantaro elekti sian urbestron. La unua elektita urbestro, nomata guberniestro, estis Cuauhtémoc Cárdenas, de la Partio de la Demokrata Revolucio (PRD). De tiam, ĉiuj guberniestroj estis membroj de la PRD (centro-maldekstra). La nuna guberniestro estas Alejandro Encinas.
Meksikurbo havas la karakterizajn problemojn de la grandaj urboj: polucio, malsekureco, transporto, manko de akvo, k.t.p. sed ankaŭ la urbegajn karakterizajn malproblemojn: diverseco, pleneco, kulturo, konkuro, opcioj, k.t.p
[redaktu] Geesperantistoj
- Jesús Amaya Topete tie mortis.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Distrikta Registaro
- Retejo pri restoracioj, trinkejoj kaj noktejoj
- Aerfotoj
- Meksiko, turismaj informoj en esperanto enretigitaj de Alejandro Mejía
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
|
![]() |
||
---|---|---|---|
|