Baraĵo Tri Gorĝoj
El Vikipedio
La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine 三峡大坝 aŭ Sanksia ) estas akvenergia baraĵo en Ĉinio, sur Jangzi-rivero. Ĝia plenfunkio okazos en 2009.
Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el mondo laŭ areo kaj la 2-a laŭ produktado de elektro, la unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo.
Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de Jangzi-rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Yichang, urbo de la ĉina meza provinco Hubei, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero.
Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludos funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, ekspluata elmigrado (???), kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado. La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigos celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.
Enhavo |
[redaktu] Karakterizaĵoj
La Baraĵo Tri Gorĝoj situas ĉe Ŝandongo (latitudo 39°49' Norde, longitudo 111°00 Oriente), apud Yichang, en la provinco de Hubei en Ĉinio, apud la montara regiono de Alta Yangzi kaj apud la ebenaĵo de Meza Yangzi, avale de Tira Gorĝoj kaj almonte de ekzistanta baraĵo de Ghezouba, kie la rivego debitas je 14 300 m³/s. La konstruadon de baraĵo decidis la Popola Asembleo en 1992. La plej granda nombro de sindetenoj kaj opozicioj ĉeestis. La konstruado ekis en 1994. En 2000, la Jangzi-rivero estas deviita, kiam la baraĵo altiĝis je 80 metroj.
- Baraĵo : longa je 2309 metroj kaj alta je 185 metroj ; ĝia kontruado bezonis 27 milionojn da betono[1]
- Rezervujo : areo de 1084 km², la reservujo estas streta kaj okupas almonte ĝis Chongqing. Navigadon permesas grandega kluzo, longa je 100 m.
- Elektroproduktrado : 26 elektrokreintoj[2] (liveritajn de la franca industrio Alstom) de la centralo havos potencon de 18 MW, tio estas 10% da kapableco instalita en Ĉinio (aŭ sesfoje la kapableco de la elektrocentraloj sur la franca rivero Rodano).
- Produktado : la centralo produktos ĉircaŭ (en 2009) 84,7 TWh da elektro dum unu jaro[3] (tio estas pli ol aro de akvelektraj centraloj La Grande en Kebeko, Kanado).
- La centralo ekis produkti komerce en aŭgusto 2003, per 4 elektrokreintoj havantoj 5500 MW.
- Prezo : oficiale la konstruado nur kostis 25 miliardojn da dolaroj[4] sed pli certe ĉircaŭ 50 miliarojn.
- Laŭ la ĉiutaga ĵurnalo Xinjing, kiu citas kontruejan responculon, « unu centoj da personoj mortis en konstruejo dum dek jaroj ».[5])
La elektra transportado uzos interalie la metodon de ligado per kontinua kurento (HVDC), faciligante transdonon en longa distanco.
[redaktu] Transloĝigo
En septembro de 2004 oficiale finiĝis transloĝado de la loĝantaro en la regiono ĉe la Tri Gorĝoj de Jangzi-rivero. Necesis transloĝigi 166 mil homojn; tio daŭris 5 jarojn.
En la regiono troviĝas la granda akvoadministra vorko. Por konstrui akvokonservejon, akvobaraĵon, hidroelektrejon k.a., oni devis transloĝigi la lokanojn, kies hejmlokoj troviĝos sub la akvonivelo de la regiono post konstruo de la vorko.
En majo de 1999 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis komenci la transloĝigon de la koncernataj lokanoj. Ĝis septembro de 2004 la loka registaro aranĝis transloĝadon de 141 mil homoj al aliaj lokoj, dum aliaj 25 mil homoj mem transloĝiĝis dise en pli ol 20 provincojn kaj urbojn. La transloĝintoj havas novajn hejmojn en 2000 lokoj de 11 provincoj kaj municipoj inkluzive de Ŝanhajo kaj Jiangsu-provinco.
Tiuj transloĝintoj akiris necesan parcelon, meznombre ĉiu po 0,07 hektaro. Kaj tiuj en Hubei-provinco akiris po 0,1 hektaron. Iliaj vivkondiĉoj estas pli bonaj ol tiuj antaŭ la transloĝigo; ĉiu ĝuas 20–25 kvadratajn metrojn por loĝado, same kiel la indiĝenoj.
[redaktu] Finpretigo
La 20an de majo 2006 laboristoj finpretigis, post 3.080 tagoj, la baraĵon. La konstruaĵon oni tiel finpretigis 10 monatojn pli rapide ol antaŭtaksita. La digo (loga 2,3 km, alta 185 m) de ĉinaj Tri Gorĝoj plene funkcias por akvobarado ekde la 6-an de junio. La la energioproduktado (ekfunkcio de turbinoj kaj generatoroj) komenciĝas en 2008.
LA medioprotektistoj timas, ke la poluaĵoj kolektiĝas super la baraĵo.
Baraĵo Tri Gorĝa konstruejo, disradianta flanko, 26 Julio, 2004 |
Baraĵo Tri Gorĝoj, ricevanta, akva alta-nivela flanko, 26 Julio, 2004 |
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Notoj
- ↑ « La construction du barrage des Trois-Gorges officiellement achevée » en Le Monde web, 20/05/2006
- ↑ Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges : la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006
- ↑ Brice Pedroletti, « Barrage des Trois Gorges : la Chine, schizophrène mais pragmatique » en Le Monde web, 20/05/2006
- ↑ « La construction du barrage des Trois-Gorges officiellement achevée » en Le Monde web, 20/05/2006
- ↑ Philippe Grangereau, « Trois-Gorges, un barrage monstre » en Libération web, 20/05/2006
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/3654772.stm
http://www.irn.org/programs/threeg
http://www.abb.com/global/abbzh/abbzh251.nsf!OpenDatabase&db=/global/gad/gad02181.nsf&v=17EA&e=us&m=100A&c=C1256D71001E0037C1256834003AF40D
http://www.discoveryangtze.com/Yangtzediscovery/three_gorges_dam.htm
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |