Barry White
El Vikipedio
Muziko > Barry WHITE
Barry WHITE (* la 12-an de septembro 1944 en Galveston, Teksaso, † la 4-an de julio 2003 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona kantisto kaj produktoro.
Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj.
Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo.
Plej famaj estas liaj kantoj:
I'm Gonna Love You Just a Little More Baby (1973), Never, Never Gonna Give You Up (1973), Can't Get Enough of Your Love, Babe (1974), You're the First, the Last, My Everything (1974), What Am I Gonna Do With You (1975), Let the Music Play (1976), Your Sweetness is My Weakness (1978), Change (1982), Sho' You Right (1987), kaj Practice What You Preach (1994).