Bartolomeo
El Vikipedio
Bartolomeo estas vira persona nomo. Ĝia originala aramea - greka formo estis Bartholomaios , latine Bartholomeus. Ĝia signifo filo de Ptolemaios. La bartolomeoj festas sian nomtagon je 24-a de aŭgusto (tiutage okazis la Bartolomea nokto en 1572, Parizo, kiam la katolikoj amasbuĉadis la protestantojn). La grekkatolika eklezio festas la 11-an de junio kiel la nomtagon de la sanktulo.
[redaktu] diverslingvaj variantoj
- Bertalan hungare
- Bartholomäus germane
- Bartholomew angle
[redaktu] Famaj Bartolomeoj
- Sankta Bartolomeo
- ÁRKAY Bertalan hungara konstruisto
- Bertalan Farkas hungara kosmonaŭto
- Bertalan Szemere hungara politikisto