Aramea lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Aramea lingvo
La aramea lingvo estas semida lingvo, kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la ĉefa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Oni kredas, ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same kiel la apostoloj.
Aramea havas proksimajn rilatojn kun la hebrea kaj fenica lingvoj, kaj oni konsideras ĝian alfabeton bazita sur la fenica alfabeto. La aramea lingvo forte influis la hebrean lingvon, ankaŭ hebrean kulturon, kaj parto de Malnova testamento, la Libroj de Daniel kaj Ezra, estas verkita en ĝi.
La aramea estis dividita je du ĉefgrupoj: okcidenta kaj orienta.
- Okcidenta - Ĉi tiu grupo inkluzivis Nabatean (ĝin parolis en parto de Arabio), Palmiran (parolita en urbo Palmiro kaj apuda regiono), Palestina-Kristanan kaj Judeo-Aramean. Ĝi ekzistas ĝis nuntempo kaj uzatas en kelkaj malgrandaj vilaĝoj de Sirio kaj Libano.
- Orienta - Ĉi tiu grupo inkluzivas la sirian, Mandean kaj orientan Nov-Asirian. La siria estas grava lingvo de kristanaj grupoj de moderna Irako, kaj centmiloj da naciaj malplimultoj de Irako kaj Irano. Sirie parolanta kristana popolo en la 5-a jarcento estis dividita en nestorianojn (Persio) kaj jakobitojn (Bizanco).
Enhavo |
[redaktu] Historio de la lingvo
- 11-a jc a.K. - La unuaj spuroj de la lingvo, uzita de arameoj;
- 8-a jc a.K. - Aramea fariĝis la dua lingvo inter Asirianoj kaj disvastiĝis tra la granda areo en sekvaj jarcentoj;
- 7-6-a jc a.K. - Aramea fariĝis la "lingua franca" en sud-okcidenta Azio;
- 559 jc a.K. - Aramea fariĝis oficiala lingvo de Persa imperio;
- 330 jc a.K. - Post la disfalo de Persa imperio pro la atakoj de Aleksandro la Granda, aramea lingvo cedas la pozicion de oficiala lingvo en la teritorioj de iama persa dinastio;
- 7-a jc p.K. - Kun la veno de la araba lingvo, la aramea ĉesas roli kiel komuna lingvo de la regiono.
[redaktu] Rilataj Artikoloj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Afrikazia lingvaro
- Aramea skribo
- Hebrea alfabeto
- Fenica alfabeto
- Lingvistiko
- Listo de lingvoj
- Lingva familio
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.ethnologue.org/show_family.asp?subid=950
http://semarch.uni-hd.de/dokumentgruppen.php4?ST_ID=5
http://cal1.cn.huc.edu/index.html
http://www.jpost.com/servlet/Satellite?pagename=JPost/JPArticle/ShowFull&cid=1113445107861
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |