Baziliko de Sankta Petro de Romo
El Vikipedio
La baziliko de Sankta Petro en Romo estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale: Piazza San Pietro).
La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo: En Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro".
[redaktu] Historio
La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis papo Paŭlo la 5-a en 1612.
Ĉar jam en la 4-a jarcento imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo Sankta Petro estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn.
La baziliko longas 186 metrojn kaj altas per sia kupolo 119 metrojn; ĝia areo superas 15.000 m². La kupolon desegnis Mikelanĝelo Buonarroti.
[redaktu] Diversaĵoj
Ĉar la kirko ne estas sidejo de episkopo, temas ne pri katedralo. Certe la papo estas ankaŭ episkopo de Romo, sed lia oficiala sidejo estas en la katedralo de Sankta Johano Laterana.
Tamen la baziliko estas scenejo de gravaj katolikismaj ceremonioj. Oni celebras tie la proklamon de novaj papoj, la entombigo de mortintaj papoj, la malfermo kaj fermo de jubileaj jaroj kaj la ritoj de la sankta semajno, de pasko kaj de kristnasko, kun la papa beno tutmonda (latine: urbi et orbi).
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.compart-multimedia.com/virtuale/us/roma/st_peter_basilica.htm
http://www.activitaly.it/inglese/monument/basilica_St_Peter_rome.htm
http://maps.google.com/maps?q=vatican&ll=41.901806,12.455138&spn=0.004081,0.007298&t=h&hl=en
http://www.stpetersbasilica.org