Jamusukro
El Vikipedio
Jamusukro (france: Yamoussukro) estas de marto 1983 la formala ĉefurbo de Ebur-Bordo.
Ĝi havas 200.659 loĝantojn (je 2005-01-01) kaj situas centre de la lando, ĉ. 215 km nord-okcidente de la antaŭa ĉefurbo Abiĝano, kiu situas marborde kaj plu estas la plej grava urbo de la lando.
La nomo de la urbo deriviĝas de reĝino Jamuso, kiu ĉe la koloniigo en 1901 regis vilaĝon N'Gokro.
En Jamusukro naskiĝis Felix Houphouet-Boigny, la unua prezidento de Ebur-Bordo. Li igis tie konstrui la plej ampleksan kirkon de katolikismo, la bazilikon de Nia Sinjorino de la Paco. Ĉar tiu estas pli ampleksa ol la baziliko de Sankta Petro de Romo, li devis elteni akrajn konfliktojn kun la katolikisma estraro.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.