Belŝakar
El Vikipedio

Belŝakar (PIV: Belŝacaro) estas reĝo de Babilonio dum 6-a jarcento a.K., citita en Biblio kaj mortinta post granda festeno.
La biblia libro "Danielo", kies Zamenhofa traduko nomas lin "Belŝacar", rakontas, ke dum la festeno li ebriiĝis kaj uzis orajn kaj arĝentajn vazojn el la templo de Jerusalemo kiel trinkvazojn. Tiam aperis mano kaj skribis nekompreneblan tekston sur blanka muro; Danielo malĉifris la tekston kiel "mene, mene, tekel, ufarsin" kaj interpretis jene:
- mene: Dio kalkulis la tempon de via regado kaj metis al ĝi finon
- tekel: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza
- peres (formo de u-farsin): via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj
Rembranto en 1635 kreis faman pentraĵon pri la lasta festeno de Belŝakar.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=612&letter=B
http://www.newadvent.org/cathen/02226c.htm
http://home.arcor.de/jpe-wl/texte/g_belsazar.html
http://www.thebritishmuseum.ac.uk/compass/ixbin/hixclient.exe?_IXDB_=compass&_IXFIRST_=1&_IXMAXHITS_=1&_IXSPFX_=graphical/full/&$+with+all_unique_id_index+is+$=OBJ4563&submit-button=summary