Belgaj provincoj
El Vikipedio
Belgio ekde la jaro 1993 estas federala ŝtato, kiu konsistas el tri Regionoj kaj tri (lingvaj) Komunumoj.
La Regionoj estas dividitaj en dek provincoj. La 1an de januaro 1995 la provinco Brabanto estis dividita en tri partojn: Flandra Brabanto, Valona Brabanto kaj la ĉefurba regiono de 19 komunumoj, la Brusela Ĉefurba Regiono. Tiel la nombro de provincoj pliiĝis de 9 al 10. Estras la provincojn guberniestro (de la registaro nomumita). La ĉiutaga estrado de la provinco estas plenumita de "deputitoj" (ĉiu laŭ sia propra respondeco kiel medio, edukado, ekonomio,...) kiuj estas proponitaj de la elektitaj membroj de la provinca konsilantaro.
- Provincoj en Flandrio aŭ la Flandra Regiono:
- Antverpeno (Antwerpen)
- Limburgo (Limburg)
- Orienta Flandrio (Oost Vlaanderen)
- Flandra Brabanto (Vlaams Brabant)
- Okcidenta Flandrio (West-Vlaanderen)
- Provincoj en Valonio aŭ la Valona Regiono:
- Valona Brabanto (Brabant wallon)
- Henegovio (Hainaut)
- Lieĝo (Liège)
- Luksemburgio (Luxembourg)
- Namuro (Namur)
- Bruselo aŭ la Brusela Ĉefurba Regiono ne havas provincon, sed tamen guberniestron.