Benjamin Harrison
El Vikipedio
Benjamin HARRISON [BEN-ĝa-men HAR-es'n], la dudek-tria prezidento de Usono, naskiĝis je la 20-a de aŭgusto, 1833, en North Bend, Ohio. Li mortis 67-jaraĝa, je la 13-a de marto, 1901, en Indianapolis, Indianao, pro pneŭmonio.
Harrison estis dikmalalta, kaj la nepo de William H. Harrison, la naŭa prezidento. Lia unua edzino, Caroline Lavinia Scott mortis pro tuberkulozo, kaj lia dua edzino estis Mary Scott Lord Dimmick. Harrison estis presbiteriano.
Dum lia administrado (1889-1893) okazis;
- 1890 Antitrusta Akto de Sherman
- 1890 Akto de Aĉeto de Arĝento de Sherman. -Arĝentaj Monbiletoj axceteblaj kontraŭ oro
- 1890 Akto de Tarifo de McKinley.
Antaŭulo: Grover Cleveland 1885-1889 |
23-a Prezidento de Usono 1889-1893 |
Posteulo: Grover Cleveland 1893-1897 |