William H. Harrison
El Vikipedio
William Henry HARRISON [ŬILjam HENri HArison] (naskiĝis la 9-an de februaro, 1773, mortis la 4-an de aprilo de 1841) estis la naŭa Prezidento de Usono.
Harrison naskiĝis en Virginio. Dum la 30 tagoj de lia administrado (de la 4-a de marto ĝis la 4-a de aprilo, 1841) nenio grava okazis en Usono. Anna Tuthill Symmes estis lia edzino. Estis naŭ gefiloj en la familio. Harrison estis Episkopano kaj serioza studanto de la Biblio.
Li mortis 68-jaraĝa pro pneŭmonio, kelkajn tagojn post sia inaŭgura prelego en la malvarma marta vetero de Vaŝingtono. Li estis la avo de la 23-a usona prezidento Benjamin Harrison.
Antaŭulo: Martin Van Buren 1837-1841 |
9-a Prezidento de Usono 1841-1841 |
Posteulo: John Tyler 1841-1845 |