Bergues
El Vikipedio
Bergues urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Departemento | Nord (subprefektejo) |
||||
Arondismento | Dunkirko | ||||
Kantono | Bergues (ĉefurbo) | ||||
Urbestro | S-ro André Declercq | ||||
Areo | 1,32 km² | ||||
Loĝantoj | 4.207 1999 |
||||
Loĝdenso | 3.187 loĝ./km² | ||||
Interkomunumreto | Communauté de Communes du Canton de Bergues | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 59380 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59067 |
Bergues (nederlandlingve Sint-Winoksbergen, t.e « Montoj Sankto-Winoc ») estas franca komunumo lokita en la regiono Nordo-Kaleza Markolo kaj en la departemento Nord.
Tiu urbeto situas proksimume dek kilometrojn sude de Dunkirko, kaj estis malnovtempe teritorio de la graflando de Flandrio. Bergues sukcese konservis sian fortikaĝon, fare de Vauban post la ekokupo de la urbo de la militistoj de Ludoviko la 14-a en 1648. La reĝo, kiu estis ĉeestinta dum la batalo, spertis akutan nutran toksiĝon dum la sieĝo, je la 30-a de junio 1648. Ekde la 8-a de julio, oni donis al li la lastajn sakramentojn kaj oni taŭgigis okazeblan heredadon. Sed Guénaut, la kuracisto de Anno de Aŭstrio, donis al Ludoviko medicinaĵon enhavinta antimonon kaj vinon, kaj tio denove mirakle resanigis la reĝon.
La nomo « Bergues » devenas de la nederlanda Groen Berg, kiu signifas « verdan monteton ». Bergues posedas plurajn belegajn enirojn, ekzemple la Pordo de Cassel kaj la Pordo de Hondschoote, kiuj estas ambaŭ agnoskitaj kiel « historiaj monumentoj ».