Bertha von Suttner
El Vikipedio
Bertha von SUTTNER [BERta fon SUTne], aŭ plennome : Bertha Sophia Felicita Gräfin von Kinsky von Chinic und Tettau (naskiĝis la 9-an de junio, 1843, mortis la 21-an de junio, 1914) estis aŭstra pacistino kaj verkistino.
Bertha von Suttner naskiĝis en Prago. Kiel juna virino ŝi laboris kiel edukistino en la familio von Suttner kaj enamiĝis al ties plej juna filo Arthur von Suttner. Sen la scio de la familianoj la paro geedziĝis en Vieno en la jaro 1875. La geedzoj dum naŭ jaroj (1876-1885) vivis en la Kaŭkazo kaj komencis vivteni sin per verkado.
Reveninte al Vieno Bertha von Suttner ekinteresiĝis pri pacifismaj temoj. En la jaro 1886 ŝi en Parizo rerenkontis la inventiston Alfred Nobel, kiun ŝi dek jarojn antaŭe ekkonis kaj kiu subtenis ŝiajn pacifismajn idealojn.
En 1887 estiĝis ŝia kontraŭmilita romano Die Waffen nieder! ("For la batalilojn!"), kiu fariĝis la plej granda sukceso en ŝia literatura kariero. Komence pluraj eldonistoj rifuzis la eldonadon kaj nur en la jaro 1889 ĝi publikiĝis en tre malgranda eldonkvanto - kaj vendiĝis tiel bone, ke baldaŭ sekvis pliaj eldonoj kaj tradukoj al pluraj lingvoj.
En 1891 Bertha von Suttner instigis la fondon de la Österreichische Friedensgesellschaft (Aŭstra Societo de Pacamantoj), kies prezidantino ŝi fariĝis, kaj unu jaron poste ŝi fondis similan societon en Germanio. En 1905 ŝi gajnis la Premion Nobel de Paco. La 21-an de junio 1914 - mallonge antaŭ la komenco de la 1-a Mondmilito - ŝi mortis en Vieno.
La verko Die Waffen nieder! aperis ankaŭ en Esperanto kaj estas rete legebla: For la batalilojn!
Kiel ŝi paroladis: "La pacifismo kaj esperanto estas kuzoj".