Botaglo
El Vikipedio
Botaglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila pennatus
Gmelin 1788 |
La Botaglo, Aquila pennatus aŭ Hieraaetus pennatus, estas taga rabobirdo, kiu, kiel aliaj agloj, apartenas al familio Akcipitredoj kiuj enhavas aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Ties nomo devenas el la fakto, ke ĝi havas plumaron sur la kruroj, tute ne videblaj escepte la fingrojn.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
La Botaglo, Aquila pennatus aŭ Hieraaetus pennatus, bredas en suda Eŭropo -Iberia Duoninsulo (plej multnombra loĝantaro), iome en Francio, Balkanio kaj suda Rusio, entute el 3.000 ĝis 8.000 bredoparoj-, norda Afriko -Maroko- kaj tra Azio -Turkio, centra Azio. Mongolio kaj norda Ĉinio-. Temas pri migranta birdo kiu vintras en sub-Sahara Afriko kaj suda Azio -Barato, Srilanko kaj Malaka duoninsulo ĝis nordaj insuloj de Indonezio-. Aŭtune videblas multnombregaj aroj da migruloj en markoloj kaj en Turkio kaj en Ĝibraltaro (ĝis 4.000 birdoj). Ŝajne ne ĉiuj migras, eble nur la plej nordaj kaj aliaj restas en ties bredantaj regionoj, ĉefe proksime de malseka teritorio. Ili migras suden are, foje kun aliaj rabobirdoj kiel buteoj, uzante markolojn kaj ne trapasante grandajn marajn regionojn. Tamen ili revenas norden pare aŭ eĉ sole. La Botaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj proksimaj kaj klimato mezdeserta.
[redaktu] Aspekto
La Botaglo, Aquila pennatus aŭ Hieraaetus pennatus, estas mezgranda taga rabobirdo, sed ne tiom granda kompare kun aliaj agloj, ĉar estas unu el la plej malgrandaj, eĉ pli malgrandaj ol milvoj. Ĝi estas el 45 ĝis 54 cm longa kaj havas enverguron el 100 ĝis 130 cm. Pro tio temas pri malgranda aglo, simila kun la Buteo laŭ grando, sed simila al agloj laŭ formo, tio estas kun pli longa vosto. Maskloj pezas ĝis 700 g kaj inoj ĝis 1250 g.
Estas du malsimilaj plumaraspektoj. Palaj birdoj -pli oftaj- estas ĉefe helgrizaj kun pli malhelaj kapo kaj flugplumoj. La alia formo havas brunan plumaron kun malhelbruna flugplumaro. Videblas eta blanka makulo surŝultre. Junuloj estas ruĝecaj sube, sed pli helaj ol Nizaglo. Okuloj, antaŭbeko kaj fingroj estas flavaj.
Dumfluge la pala formo montras klaran kontraston inter nigra flugilplumaro kaj blankaj kapo, korpo, vosto -escepte griza finbendo- kaj antaŭaj partoj de flugiloj, kio faras ĝin konfuzebla nur kun perknoptero, krom malsimila formo ĉefe en vosto kaj kapo. Malhela formo aspektas tute nigra escepte voston kaj iome da helgrizo en mezo de flugiloj; ĝi povas konfuziĝi kun nigra milvo, escepte pro ties rondforma kaj hela vosto. La proporcio inter helaj kaj malhelaj birdoj varias laŭ regionoj: en Hispanio maloftas malhelaj, en Balkanio pligrandiĝas ties nombro, en Kaŭkazo egalas kaj en centra Azio maloftas helaj.
[redaktu] Bredado
La Botaglo, Aquila pennatus aŭ Hieraaetus pennatus, praktikas buntajn parigadan ceremonion; poste ili konstruas neston en alta arbo aŭ rokoj per bastonetoj kaj interna foliaro. La nestoj estos reuzataj, sed la paro povas posedi pli ol unu neston. La inoj demetas 1, 2 aŭ 3 ovojn, kiuj estos kovataj de la ino el 36 ĝis 38 tagojn. Kutime nur la plej frua ido pretervivas. La masklo alportas manĝaĵon dum kaj kovado kaj zorgado. La idoj elnestiĝas antaŭ aŭgusto ĉirkaŭ post tri monatoj entute. Poste la ido kunestas la gepatrojn en ilia teritorio antaŭ definitiva elflugo.
[redaktu] Kutimoj
Ili ĉasas etajn mamulojn kiel malfortaj kunikloj, reptiliojn, kiel lacertoj, kaj ĉefe birdojn ĝis grando de perdriko kaj ĉefe merlojn, hirundojn, paserojn, apusojn kaj sturnojn. Ili falas sur surplankaj birdoj ekde alta flugo aŭ sur surbranĉaj birdoj kiam flugas inter arboj.
Kutima voĉo estas “ki-kii”, sed dum pariĝado pli longa “pi-pii-pi-pi-piii” kaj ofte krias kiel kli-kli-kli.
Ili flugas gracie kaj ofte inter arboj kaj el aŭ al arbokronoj. Ili flugas tre ofte popare kaj eĉ ĉasas tiele. Tiu aglo estas sufiĉe socia: ties teritorio ne estas granda kaj kunestas fluge kun aliaj samspecianoj kaj foje kun aliaj “amikaj” specioj, kiel milvoj; malamikaj specioj estus buteoj kaj akcipitroj pro teritorio kaj nestado, sed plej danĝera malamiko estas Gufo, Bubo bubo, la ununura rabobirdo kapabla predi ilin.
[redaktu] Alio
DNA pristudoj pruvis, ke tiu specio rilatas pli al genro Aquila, do ĝi devis translokiĝi tien el genro Hieraaetus.
Danĝeroj venas ĉefe de homa agado: malpligrandigo de arbaroj, pafado, ktp. Sed ankaŭ de mallerteco de junuloj, ĉar multaj mortiĝas pro drono.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
- Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds vol 99 (June 2006), 306-323