Botox
El Vikipedio
Botox (botokso) estas sensulkiga medikamento, plej populara en Usono.
La nomo Botox estas mallongigo de botulinum toxin, kiu estas nomo de veneno produktita de bakterio. Tiu ĉi veneno apartenas al la plej fortaj venenoj: 0.001 mg/korpopeza kg kaŭzas morton. La maldensigitan varianton oni uzas kiel muskol-paralizigaĵon en formo de injektado.
Antaŭ la 1990-aj jaroj, konatis kiel potenciala amasmurda armilo, poste kiel senspasmigilo. Hodiaŭ oni injektas ĝin - plej ofte al ĉirkaŭo de la okulo -por glatigi la ekzistantajn sulkojn, per malhelpo de la muskolmoviĝoj tiel malhelpante mimikojn.
Ĝi efikas post kelkaj tagoj nur kelkajn monatojn. Trouzo de botokso kaŭzas senmimikan vangon.