Boudewijn de Groot
El Vikipedio

Boudewijn DE GROOT (20-a de majo 1944) estas nederlanda artisto kiu famiĝis kun kantoj kiel Meneer de President, Land van Maas en Waal kaj Annabel.
[redaktu] Biografio
Boudewijn de Groot naskiĝis en 1944 en japana koncentrejo en Nederlanda Hindio, kie mortis lia patrino en 1945. En 1946 lia familio revenis al Nederlando. Lia unua granda sukceso estis la kanto Meisje van 16 jaar [Knabino 16-jara], traduko de kanto de Charles Aznavour. Inspirita de Bob Dylan kaj Donovan li faris la protestkanzonon Welterusten Mijnheer de President [Dormu bone sinjoro Prezidento], protesto kontraŭ la milito en Vjetnamo. Komence de 1967 aperas lia plej granda sukceso Land van Maas en Waal [Lando inter Mozo kaj Vakalo], inspirita de la pentristo Jeroen Bosch. Lia amiko Lennaert Nijgh verkis la tekstojn de la plej sukcesaj kantoj.
[redaktu] Diskografio
Boudewijn de Groot
Voor de overlevenden
Picknick
Nacht en ontij
Hoe sterk is de eenzame fietser
Waar ik woon en wie ik ben
Van een afstand
Concert
Bo de Groot
Maalstroom
Een nieuwe herfst
Wonderkind aan het strand
Een hele tour
Boudewijn de Groot Tour (DVD)
Andere Tour
Het Eiland In De Verte