Căşeiu
El Vikipedio
Căşeiu (hungare: Alsókosály) estas komunumo en Rumanio norde de Dej. En 1910 ĝi havis 1 373 loĝantojn (rumanoj), en 1992 1 593 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1241. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Coplean, Gârbău Dejului, Guga, Rugăşeşti.
[redaktu] Renomaj personoj
- János Bartalis (Apaţa, 29-a de julio 1893 - Cluj-Napoca, 18-a de decembro 1976), hungara poeto tie mastrumadis inter 1920 kaj 1933.