Carlos Slim
El Vikipedio
Carlos Slim Helú (n. 28-an de januaro 1940 en Meksikurbo) estas meksika entreprenisto en la telekomunikada branĉo (Telmex, América Móvil). Li estas la plej riĉa homo de Latin-Ameriko kaj laŭ la listo de Forbes Magazine el 2007, li estas la tria plej riĉa homo de la mondo kun 49 miliardoj da usonaj dolaroj.
Carlos Slim studis en Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) konstruadon, diplomiĝis en 1961.
Li posedaĵo venas el tio, ke li estis prezidanto de ŝtata telefona kompanio Telmex, kiun li privatigis en 1990 kaj akiris la posedaĵon konzorcio, gvidata de Slim mem. La konzorcio pagis 1,8 miliardojn da USD, dum oni taksis la veran valoron je 10-12 md USD. Poste la telefonadaj kostoj altiĝis enorme, dum la kvalito restis. Oni kalkulas la prezojn plej altaj je la mondo. Tion helpas monopola stato de la kompanio. Pro tiuj oni akuzis lin je tio, ke li akiris la entreprenon per koruptado.
Pro la ofta kritiko, li apogas bonfarajn organizojn, rekonstruadon de historiaj konstruaĵoj k.s.
La posedaĵo de Carlos Slim valoris en 2006 nur 19 md USD, tio altiĝis dum unu jaro al 49 md pro kursoaltiĝo.
Li venas el liban-devena familio, li mem havas 3 filojn.