Cetoleo
El Vikipedio
Cetoleo aŭ fiŝoleo estas grasa oleo, kiu estas produktita el la grasa histo de maraj bestoj (cetacoj, fokuloj) per varmegigo aŭ elpremo.
Cetoleo havas neagrablan odoron kaj guston. Ĝi estis produktita ĉefe el la cetacoj (tiel la nomo) per kuirado de la dispecigitaj lardoj. La gajnita cetoleo estis uzita ĝis ĉ. 1860 kiel lampa oleo kaj ŝmiraĵo oni ankaŭ uzis ĝin en Brazilo kiel konstrumaterialo. Poste anstataŭis ĝin la tiucele la petrolo. Ekde komenco de la 20-a jc, cetoleo kiel krudmaterialo uzatis en al margarina produktado. Krom tio ĝi sevis por produkti sapon kaj ungventa bazo por kosmetiko kaj farmatiko.