Cojocna
El Vikipedio
Cojocna (koĵokna) (hungare: Kolozs (Kolozs megye), germane: Salzgrub) estas komunumo en Rumanio oriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 3 138 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 2 248 (rumanoj, 37% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1199. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Ĝi estis unu el centroj de salminado de Transilvanio. Proksime de ĝi troviĝas salakva banejo. Administre apartenas al ĝi Boju, Cara, Iuriu de Câmpie.
[redaktu] Renomaj personoj
- Elemér Lakó (10-a de marto 1929 - 24-a de septembro 1986, Covasna), lingvisto, kulturhistoriisto.
[redaktu] Bibliografio
- Kolozsi Gergely István: Kolozsi pitvaros udvarokon, Erdélyi Gondolat Kiadó, 2001.