Iuriu de Câmpie
El Vikipedio
Iuriu de Câmpie (juriu de kimpie) (hungare Mezőőr) estas vilaĝo en Rumanio orient-sudoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 1078 loĝantojn (rumanoj), en 1992 637. Ĝia unua skriba mencio estis en 1320. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Cojocna.