Diskĵokeo
El Vikipedio
Oni nomas diskĵokeo tiun, kiu elektas diskojn aŭ kd-ojn kaj aŭdigas ties muzikon al la publiko. La vorto devenas el la angla disc jokey.
Ekzistas diskĵokeoj diversaj kiuj laboras ĉe radioj aŭ en dancejoj, kiuj zorgas pri privataj festoj, fakuloj pri certaj muzikstiloj.
En Germanio eblas akiri diskĵoke-permesilon, kiu celas instrui la diskĵokeojn pri uzo de la sonnivelo kaj protekto de la oreloj kaj aŭdkapablo.