Diskriminacio
El Vikipedio
Diskriminacio estas malavantaĝigo sen sufiĉa pravigo. Ĝi direktiĝas al iuj homoj aŭ homgrupoj, precipe al minoritatoj kaj malfortuloj. Diskriminacio okazas pro diversaj karakterizaĵoj, ekzemple pro sekso (vidu seksismo), raso (vidu rasismo kaj antisemitismo) aŭ haŭta koloro. Ofte ĝi fontas el maltoleremo aŭ antaŭjuĝoj.
Enhavo |
[redaktu] Diskriminacio kaj politiko
Diskriminacio kontraŭas unu el la bazaj principoj de demokratio, la egalecon de ĉiuj homoj. Sekve en la konstitucioj de demokratiaj ŝtatoj aŭ institucioj trovigas kutime iuj kontraŭdiskriminaciaj artikoloj.
La Eŭropa Konstitucio malpermesas diskriminacion i.a. per artikolo II-81:
- Ĉiu diskriminacio, precipe tiu pro sekso, raso, haŭtkoloro, etna aŭ socia deveno, genetikaj karakterizaĵoj, lingvo, religio aŭ konvinko, politika aŭ alia opinio, aparteno al nacia malplimulto, financa situacio, naskiĝo, handikapo, aĝo aŭ seksa orientiĝo, estas malpermesita.
En la praktiko la limo inter permesita distingo kaj malpermesita diskriminacio povas esti flua. Krome povas ekzisti konflikto inter la libereco de la individuo (aŭ religia libereco) kaj la deziro protekti homojn kontraŭ diskriminacio.
Rilate al multaj demandoj pri eventuala diskriminacio ankaŭ toleremaj kaj senantaŭjuĝaj homoj povas havi diversajn opiniojn:
- Ĉu asekuroj rajtu oferti malsamajn tarifojn por viroj kaj virinoj, ekzemple ĉar virinoj vivas averaĝe pli longe ol viroj, aŭ ĉar ili kaŭzas malpli da trafikaj akcidentoj? (Multaj ŝtatoj toleras tian distingon, se la asekura kompanio povas bazi ĝin sur statistikaj esploroj.)
- Ĉu la romkatolika eklezio rajtu malpermesi ordinon de virinoj?
- Ĉu samseksaj paroj havu plenan egalrajtecon al diversseksaj paroj ekzemple ankaŭ rilate al la adopto de infanoj?
- Ĉu minoritataj lingvoj estu egalrajtaj al majoritata lingvo ankaŭ kiam tio kaŭzas altajn kostojn?
[redaktu] Malrekta diskriminacio
Krom rekta diskriminacio ekzistas ankaŭ malrekta diskriminacio. Ekzemple la malavantaĝigo de partatempaj dungitoj estas malpermesita en Eŭropa Unio pro tio, ke ĝi diskriminacias virinojn (kiuj ofte laboras pro familiaj kaŭzoj malpli ol ĉirkaŭ 40 horojn semajne). Sekve firmaoj en Eŭropa Unio ne rajtas promesi entreprenan pension aŭ aliajn socialajn avantaĝojn nur al plentempaj dungitoj.
[redaktu] Pozitiva diskriminacio
Por kompensi malavantaĝigojn, kelkaj ŝtatoj aŭ institucioj enkondukis la regulon, ke iuj postenoj estu okupataj almenaŭ je iu difinita procentaĵo de virinoj, aŭ ke grandaj firmaoj donu almenaŭ iun procentaĵon de siaj laborlokoj al handikapuloj. Tian regulon, kiu povas konduki al avantaĝigo de antaŭe diskriminaciita homgrupo, oni nomas pozitiva diskriminacio.
[redaktu] Esperanto kaj diskriminacio
La temo diskriminacio multrilate tuŝas ankaŭ la Esperanto-movadon.
[redaktu] Diskriminacio kaj la esperanta kulturo
Jam Zamenhof turnis sin en sia traktaĵo “Homaranismo” de 1913 per la sekvaj vortoj kontraŭ diskriminacio:
- Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
Kvankam Zamenhof emfazis, ke la homaranismo estas nur lia privata opinio, la malakcepto de diskriminacio verŝajne jam pli frue kaj pli profunde enradikiĝis en la esperanta kulturo ol en la plej multaj naciaj kulturoj.
[redaktu] Seksismo en Esperanto
Kelkfoje Esperanto estas nomata seksisma lingvo pro tio, ke ĝi enhavas nur inan, sed ne viran sufikson, kaj ke la viran pronomon “li” oni ofte uzas ankaŭ en neŭtrala signifo (vidu ankaŭ iĉismo, riismo, hiismo). Ekzistas diversaj opinioj pri tio, ĉu tio signifas gravan, malgravan aŭ nenian diskriminacion de virinoj.
[redaktu] Lingva diskriminacio
Nuntempe diversaj institucioj aŭ firmaoj ofte preferas dungi denaskajn parolantojn de la angla. Tio povas esti rigardata kiel formo de lingva diskriminacio. Eŭropaj institucioj sekve komencis ŝanĝi la vortigon denaska parolanto de la angla al denaska aŭ denask-nivela parolanto de la angla, kio signifas la anstataŭigon de rekta diskriminacio per malrekta diskriminacio. Ĉar la prefero de anglalingvanoj estas pravigebla per la nuntempe tre forta rolo de tiu ĉi lingvo, oni ne nepre devas rigardi tian preferon kiel malpermesitan (rektan aŭ nerektan) diskriminacion.
Aliflanke la ekzisto de Esperanto montras, ke avantaĝigo de la parolantoj de unu nacia lingvo ne estas nepre necesa. Sekve el esperantista vidpunkto la esprimo lingva diskriminacio estas pli bone pravigebla ol el neesperantista vidpunkto.
Kategorioj: Etiko | Juro