Sufikso
El Vikipedio
Lingvo > Morfologio > Afikso > Sufikso
Tipo | Sufiksoj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
Oficialaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
Neoficialaj |
-ac- |
Sufikso (aŭ postafikso) estas afikso kiu estas postmetita al alia morfemo, kreante novan signifon, ekzemple kat+et' = katet' . En Esperanto plejofte ĝin sekvas gramatika markilo (a, oj, us k.a.): kateto, kateta. Vorto povas havi pli ol unu sufikson: katideto, tranĉilingaro.
Enhavo |
[redaktu] Kategorio-sufikso
Pri la afero skribis Kalocsay en Enciklopedio de Esperanto:
Kategorio-sufiksoj
La o-finaĵo, teorie, entenas en si ĉiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkategorio: persono), abstrakto (subkategorio: kvalito) kaj ago, do ĉiujn ĉi ĝi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, rezulto de ago); li estas mia fiero (persono); la belo (abstrakto); dum rapido (ago); en ĉi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finaĵo o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la supraj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategoriojn per sufiksoj: aĵo, ulo, eco, ado. Aĵo signas konkretaĵon, ulo personon, eco kvaliton ĉe adjektivaj radikoj (beleco) kaj abstrakton aŭ kvaliton ĉe substantivaj radikoj (homeco), ado agon. La finaĵo o restas por signi konkreton ĉe substantivaj kaj abstrakton ĉe adjektivaj radikoj. La analizo de ĉi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta) Do:
- Belo estas abstrakto belo; beleco estas belo eco: kvalito belo;
belaĵo estas belo aĵo: konkreto belo; belulo estas belo ulo: persono belo;
- Konstruo estas ago aŭ rezulto; konstruaĵo estas nepre konkreto (rezulto de) konstruo; konstruado estas nepre ago konstruo.
Ado servas krome por anstataŭi ĉe pluformado de neverbradikaj verboj la elfalintan i-finaĵon:
- marteli - martelado.
Aĵo ĉe konkretaj, eco ĉe adjektivaj, ado ĉe verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Ĉi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la sufiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas ĉe adjektivaj radikoj kvaliton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo). Aĵo post substantivaj radikoj signifas ripeton aŭ daŭron, precipe kun verba finaĵo, (adi). Ekz.:
- Infano estas konkreto (persono); infaneco estas infano eco, infano kiel kvalito (stato); infanaĵo estas konkreto rilata al infano.
- Pafo estas ago; pafado estas ago ripetata.
- Iro estas ago; irado estas ago daŭra.
v. Vortfarado. KALOCSAY.
[redaktu] Oficialaj sufiksoj
La oficialaj sufiksoj de Esperanto estas:
[redaktu] Verbaj (fundamentaj):
aktivo: -ant-, -int-, -ont-
pasivo: -at-, -it-, -ot-
[redaktu] Aliaj:
-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,
-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-i-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.
[redaktu] Neoficialaj sed iom konataj/akceptataj
[redaktu] Ne tiel konataj/akceptataj
-ac-
-ed-, -es-, -esk-, -ez-
-iĉ-, -ik-
-unt-, -ut-
[redaktu] Pseŭdosufiksoj
-aŭ
Vidu ankaŭ: prefikso - infikso - cirkumfikso
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.