Distrikto Main-Kinzig
El Vikipedio
Distrikto Main-Kinzig | |
---|---|
Bazaj informoj | |
federacia lando: | Hesio |
distriktaro: | Darmstadt |
administra sidejo: | Gelnhausen |
areo: | 1.397,57 km² |
enloĝantoj: | 410.061 (2005-09-30) |
loĝdenso: | 289 loĝantoj/km² |
regiona aŭtokodo: | MKK |
retejo: | landkreis-mkk.de |
Situo de la distrikto ene de Hesio | |
|
|
Situo de Hesio ene de Germanio | |
La Distrikto Main-Kinzig (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Hesio, kiu estas subŝtato de Germanio. La urbo Gelnhausen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.397,57 km² loĝas 410.061 homoj; do meznombre 289 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Hesio la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Main-Kinzig estas signita per 5.
Najbaraj distriktoj estas norde Vogelberg (15) kaj Fulda (16), oriente la bavaraj subdistriktoj Bad Kissingen kaj Main-Spessart en la oriento kaj Aschaffenburg en la sudo, sudokcidente la subdistrikto Offenbach (8) kaj la eksterregiona urbo Frankfurto ĉe Majno, okcidente kaj nordokcidente la subdistrikto Wetterau (10)..
La nomo de la subdistrikto venas de du riveroj: La Majno estas ĝia sudokcidenta limo, kaj la rivereto Kinzig [Kincig] fluas de la nordoriento al la sudokcidento, fine en la Majnon. Ĝis majo 2005 la distrikta urbo estis Hanau, kiu nun havas specialan statuson kaj estas survoje al la statuso de "eksterdistrika urbo" (en Hesio tiaj jam estas kvar: krom Frankfurto la urboj Darmstadt, Offenbach kaj Wiesbaden. La unuan de junio 2005 la subdistrikto ne nur ekhavis novan administran sidejon en Gelnhausen, sed ankaŭ novan aŭtokodon. La antaŭa "HU" por Hanau ŝanĝiĝis al "MKK" por "Main-Kinzig-Kreis".
La aŭtoŝoseo A 66 ligas la subdistrikton al Frankfurto sudokcidente kaj Fulda nordoriente. la aŭtoŝoseo A 45 al Dortmund nordokcidente kaj Aschaffenburg sudoriente.
Multaj fabeloj de la fratoj Grimm venas el la regiono. Krom Hanau aparte la urbo Steinau havas fortan historian ligon al ili. En la urbeto ĉiujare okazas fabela teatra festivalo, kiu allogas multajn familiojn de distanco de ĝis 100 kilometroj, kaj krome infanoj ŝatas ĝian libertempan parkon, kiu dum la tuta somero estas rekomendinda ekskursocelo.
[redaktu] Bildoj
[redaktu] Ligoj
paĝoj de la subdistrikto, germanlingvaj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.