Majno (rivero)
El Vikipedio
Majno | |
Longo: | 524 km |
Fontoj: | Fichtelgebirge (Blanka Majno) Frankonia Ĵuraso (Ruĝa Majno) |
Alto de fontoj: | 887 m (Blanka Majno) 485 (Ruĝa Majno) |
Riverbuŝo: | al Rejno, ĉe Majenco |
Alto de riverfino: | 82 m |
Niveldiferenco: | 805 m (Blanka Majno) |
Baseno: | 27.292 km² |
Landoj: | Germanio |
Grandaj urboj: | Würzburg, Offenbach, Frankfurt, Wiesbaden, Mainz |
Dekstraj flankriveroj: | Fränkische Saale, Kinzig, Nidda |
Maldekstraj flankriveroj: | Regnitz, Tauber, Gersprenz |
Navigebla longo: | 296 km² (ek de Bamberg) |
Majno (germane Main [majn]) estas la plej grava inter la dekstraj flankriveroj de Rejno. Kun longo de 524 km ĝi estas la plej longa rivero, kiu situas tute en Germanio.
Male al la plej multaj riveroj en centra Eŭropo, la Majno fluas de oriento al okcidento. Ĝi pasas tra gravaj vin-kultivejoj kaj kelkaj mez-altaj montaroj. Trairante tra tiuj ĉi ĝi formas la Majnan Triangulon kaj la Majnan Kvarangulon.
Inter Bamberg kaj la riverfino ekzistas ŝiptrafiko, kiun subtenas 34 akvobaraĵoj kun kluzoj. Ĉe Bamberg debranĉiĝas la Rejn-Majn-Danuba Kanalo, kiu ligas la Majnon al la Danubo (kaj tiel la Nordan Maron al la Nigra Maro).
|
|
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.noordersoft.com/indexen.html
- http://www.hnd.bayern.de
- http://www.wsd-sued.wsv.de/index.html
- http://www.frankfurter-fischerzunft.de/start.htm
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |