Dmitri Ŝostakoviĉ
El Vikipedio
Dmitrij ŜOSTAKOVIĈ (aŭ Dimitrij, Dmitri, Dimitri, Dmitri - ruse: Дмитрий Дмитриевич Шостакович) naskiĝis la 25-an de septembro 1906 en Sankt-Peterburgo, mortis la 9-an de aŭgusto 1975 en Moskvo. Li lernis ludi la pianon de sia patrino kaj eniris en 1919 la konservatorion de Petrogrado ĝis 1925, kie li lernis pianon kaj komponaĵon.
Li verkis sian unuan simfonion en 1925, kaj ĝi tuj rivelis la junan verkiston kiam Bruno Walter direktis ĝin je la 5-a de majo, 1926 en Berlino. La nova sovieta registaro mendis la duan simfonion por la deka datreveno de la oktobra revolucio.
De 1925 ĝis 1935 li verkis avangardistajn komponaĵojn, inter kiuj la plej gravaj estas liaj operoj La Nazo en 1930 kaj Sinjorino Makbeto de la Mcenska distrikto en 1934. Tiu lasta ekokazigis skandalon en Novjorko, kaj fortegajn kritikojn el la stalina registaro kiu malpermesis ludi ĝin. Tio, kaj eble ankaŭ lia edziĝo kaj patriĝo, alvenigis Ŝostakoviĉ al pli klasika muziko. Li retrovis la favoro de la sovieta registaro kun sia kvina simfonio en 1937. Dum la dua mondmilito li verkis pri la heroeco de la sovieta popolo, tiam lia kortuŝa sepa simfonia verkita dum kaj pri la sieĝo de Leningrado estis ludita en Usono dum la 1942-a sezono po sesdekdu fojoj.
Post la milito, de 1948, ankaŭ li suferis de la Ĵdanova politiko kaj ne plu povis verki libere ĝis la morto de Stalino en 1953.
Li mortis je la 9-a de aŭgusto, 1975, verkinta dekkvin simfoniojn, dekkvin konĉertojn, du operojn, multajn ĉambromuzikajn verkojn inter kiuj dekkvin arĉaj kvartetoj, kaj multajn variajn aliajn verkojn kaj kantojn.