Duklando Kantabrio
El Vikipedio
La Duklando Kantabrio estis kreita dum la regado de la visigota reĝo Ervigio (680-687) por doni kelkan aŭtonomecon al la nordo de la Ibera Duoninsulo kaj per tio pacigu ĝin. Ties teritorio estis iom pli granda ol la nuna provinco Kantabrio kaj ĝia ĉefurbo estis Amaya, en la suda ekstremo de la duklando, hodiaŭ en la provinco Burgoso. La duklandon estris duko elektita de la kantabraj klanestroj; la unua Duko de Kantabrio estis Favila.
Tiu ĉi duklando kaj precipe la familio de la duko Petro (dua duko de Kantabrio) estis la ĝermo de la unua kristana kantabra-asturia reĝlando, kontrolita de la Kantabra Dinastio. El ĝi fontas diversaj asturiaj reĝoj, kiel Alfonso la 1-a, Fruela la 1-a aŭ la nepoj de Petro de Kantabrio, inter ili Rodrigo Frolaz, Duko de Kantabrio kaj unua Grafo de Kastilio.