Kastilio
El Vikipedio
Kastilio (hispane, Castilla) estas geografia kaj historia regiono en la Ibera Duoninsulo, centra parto de Hispanio.
[redaktu] Geografio
La teritorio de Kastilio okupas plejparton de la centra ebenaĵo en Hispanio, kaj respondas proksimume al la nunaj aŭtonomaj komunumoj:
- Kastilio kaj Leono (parto de tiu ĉi regiono, la malnova reĝlando Leono, ne apartenis historie al Kastilio)
- Kastilio-Manĉo
- Madrida Regiono
Historie oni parolis pri "la du Kastilioj": Malnov-Kastilio estas la parto norde de la Centra hispana Montaro, en la baseno de la rivero Doŭro, dum Nov-Kastilio estas la suda parto, kiun trairas la rivero Taĵo.
[redaktu] Historio
La historia Reĝlando de Kastilio naskiĝis dum la t.n. Rekonkero, mezepokaj luktoj de la kristanaj trupoj kontraŭ la islamaj okupintoj. Komence graflando dependa de la Reĝlando de Leono, ĝi sendependiĝis dum la 10-a jarcento, sub la elano de la unua reĝo Fernán González.
Ĝi unuiĝis kun la ceteraj reĝlandoj de la nuna Hispanio fine de la 15-a jarcento, kaj fariĝis la hegemona forto en la unuiĝinta reĝlando. Ĝia lingvo iĝis la oficiala hispana lingvo (vidu: kastilia lingvo).