Eŭropunia juro
El Vikipedio
Portalo:Juro > Eŭropunia juro
Oni nomas eŭropunia juro la juron de Eŭropa Unio kaj precipe de la Eŭropaj Komunumoj, nome la Eŭropa Komunumo pri Atomenegio kaj -- ĉefe -- la Eŭropa Komunumo. Ĝin oni ĝuste ofte nomas ankaŭ (eŭropa) komunuma juro.
La eŭropunia (aŭ komunuma) juro estas originala jura konstruaĵo, kiu ne ekzistas aliloke en la mondo. Tiusence deklaris la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj (en la juĝafero Costa kontraŭ ENEL, 1964), ke "male de la ordinaraj interregnaj traktatoj, la traktato pri Eŭropa Ekonomia Komunumo estigis propran jurordon integrigitan en la jursistemojn de la membroŝtatoj".
Stariĝas du demandoj:
- El kio fontas la eŭropunia jurordo?
- Kiel la eŭropunia juro integriĝas en la internajn jurordojn de la membroŝtatoj?
![]() |
Fontoj de la eŭropunia juro |
---|
Origina juro - Derivita juro - Kontrakta juro - Neskriba juro |
Integrigo de la eŭropunia juro en la naciaj juroj de la membroŝtatoj |
Rekta aplikado de la eŭropunia juro - Superrego de la eŭropunia juro |