Eŭrovido-Kantokonkurso 1956
El Vikipedio
La 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 24-an de majo 1956 en Lugano (Svislando). Ĝi estis prezentata en la Teatro Kursaal de Lohengrin Filipello. La venkantino estis Lys Assia (Svislando) kun kanto Refrain.
Sep landoj (Belgio, Francio, Italio, Germanio, Svislando, Luksemburgio kaj Nederlando) partoprenis. Ĉiu lando prezentis du kantojn. Svislando sendis unu kantistinon kiu prezentis du kantojn (Lys Assia), kiel Luksemburgo (Michèle Arnaud).
Daŭrintaj maksimume 3 minutojn kaj 30 sekundojn, la kantoj devis esti prezentataj sen danci kaj per unu artisto aŭ artistino. Grupoj aŭ paroj ne estis permesataj. Orkestro de 24 personoj ludis muzikon, la artistoj kantis direkte.
Enhavo |
[redaktu] Finalo
Numero | Lando | Artisto | Kanto |
---|---|---|---|
1 | Nederlando | Jetty Paerl | De vogels van Holland |
2 | Svislando | Lys Assia | Das alte Karussell |
3 | Belgio | Fud Leclerc | Messieurs les noyés de la Seine |
4 | Germanio | Walter Andreas Schwarz | Im Wartesaal zum großen Glück |
5 | Francio | Mathé Althéry | Le temps perdu |
6 | Luksemburgio | Michèle Arnaud | Ne crois pas |
7 | Italio | Franca Raimondi | Aprite le finestre |
8 | Nederlando | Corry Brokken | Voorgoed voorbij |
9 | Svislando | Lys Assia | Refrain |
10 | Belgio | Mony Marc | Le plus beau jour de ma vie |
11 | Germanio | Freddy Quinn | So geht das jede Nacht |
12 | Francio | Dany Dauberson | Il est là |
13 | Luksemburgo | Michèle Arnaud | Les amants de minuit |
14 | Italio | Tonina Torrielli | Amami se vuoi |
[redaktu] Juĝistaro
Juĝistaro de 14 personoj (du el ĉiu lando) elektis sekrete la venkintinon. Ĉiu juĝisto povis ankaŭ elekti artiston de sia lando – regulo ne mem pensebla hodiaŭ.
Oni diras ke Luksemburgio ne volis sendi juĝistojn en Svislandon kaj ke ĝi petis Svislandon helpi kun du svisaj juĝistoj kiuj anstataŭis Luksemburgion en la juĝistaro. Ĉi-tio povus esti la kaŭzo de la venko de Lys Assia. Oni scias nek la kvanton de poentoj de Lys Assia nek la vicojn de la aliaj partoprenantoj ĉar la rezultoj de la juĝistara balotado estis detruitaj tuj poste.
[redaktu] Faktoj
- Danujo, Britio kaj Aŭstrio ne povis partopreni ĉar ili preterpasis la daton pri la aliĝo.
- La duono da la kantoj (sep) estis en franca lingvo.
- La nederlanda kantistino Corry Brokken gajnis la sekvontan konkurson en 1957.
[redaktu] Ligoj
- (en) (fr) Oficia paĝo de la Eŭrovido-kantokonkurso
Eŭrovido-Kantokonkurso |
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | Statistiko |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 | 2004 | 2005 | 2006 |