Eŭrovido-Kantokonkurso 1963
El Vikipedio
La 8-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 23-an de marto 1963 en Londono (Britio). Denove antaŭe venkinta lando (ĉi-tian fojon Francio) ne volis aranĝi la konkurson, denove la BBC sin deklaris preta pri la aranĝo en Britio.
La konkurso, prezentita per Stuart Hood kaj Katie Boyle, estis eble la plej kritikita en la historio de Eŭrovido. Por ke la spektantuloj ne rimarku, ke la artistoj ne kantis direkte, artistoj kaj spektantuloj troviĝis en diversaj studioj de la BBC. Laŭ la germana televido NDR, la BBC deziris al la spektantoj "aplaŭdi tiel malmole ke ĝi sonas preskaŭ histerie."
Denove la sistemo de juĝo estis ŝanĝata: Ĉiu lando devis atribui 5, 4, 3, 2 kaj 1 poentojn. La atribuaĵo de punktoj de la norvegia juĝistaro kaŭzis skandalon: Norvegio prezentis la rezultojn en la falsa serio. Tiam informita, ĝi prezentis (post kelkaj minutoj) la atribuaĵon en la bona serio – sed kun diferencaj rezultoj.
Venkis la dana paro Grethe & Jørgen Ingmann kun Dansevise – unua venko por Danio.
[redaktu] Finalo
Placo | Numero | Lando | Artisto | Kanto | Poentoj |
---|---|---|---|---|---|
1 | 8 | Danio | Grethe & Jørgen Ingmann | Dansevise | 42 |
2 | 10 | Svislando | Esther Ofarim | T’en vas pas | 40 |
3 | 6 | Italio | Emilio Pericoli | Uno per tutte | 37 |
4 | 1 | Britio | Ronnie Carroll | Say wonderful things | 28 |
5 | 11 15 |
Francio Monako |
Alain Barrière Françoise Hardy |
Elle était si jolie L’amour s’en va |
25 |
7 | 4 | Aŭstrio | Carmela Corren | Vielleicht geschieht ein Wunder | 16 |
8 | 16 | Luksemburgo | Nana Mouskouri | A force de prier | 13 |
9 | 3 | Germanio | Heidi Brühl | Marcel | 5 |
10 | 14 | Belgio | Jacques Raymond | Waarom ? | 4 |
11 | 9 | Jugoslavio | Vice Vukov | Brodovi | 3 |
12 | 12 | Hispanio | José Guardiola | Algo prodigioso | 2 |
13 | 7 5 13 2 |
Finnlando Norvegio Svedio Nederlando |
Laila Halme Anita Thallaug Monica Zetterlund Annie Palmen |
Muistojeni laulu Solhverv En gang i Stockholm Een speeldoos |
0 |
[redaktu] Faktoj
- Kiel en la antaŭa jaro, kvar landoj dividis la lastan placon kun zero punktojn.
- Malnova vizaĝo : Ronnie Carroll (1962, Britio).
- Multaj landoj uzis eksterlandajn artistojn : La greka Nana Mouskouri kantis por Luksemburgo, la israelaj Esther Ofarim kaj Carmela Corren kantis por Svislando kaj Aŭstrio, Françoise Hardy el Francio partoprenis por Monako.
[redaktu] Ligoj
- (en) (fr) Oficia paĝo de la Eŭrovido-Kantokonkurso
Eŭrovido-Kantokonkurso |
1956 | 1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967 | 1968 | 1969 | 1970 | 1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | Statistiko |
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso |
2003 | 2004 | 2005 | 2006 |