Edsger Dijkstra
El Vikipedio
Edsger Wybe DIJKSTRA (naskiĝis la 11-an de majo 1930 en Rotterdamo – mortis la 6-an de aŭgusto 2002 en Nuenen (Nederlando); IPA: [ˈɛtˌsxər ˈdɛɪkˌstra]) estis influhava nederlanda komputikisto. En 1972 li ricevis la premion Turing por fundamentaj kontribuoj kampe de programlingvoj.
Dijkstra estis filo de kemiisto kaj matematikistino. Li studis matematikon kaj teorian fizikon je la universitato en Leiden. De 1952 ĝis 1962 li laboris en la matematika centro (hodiaŭ Centrum voor Wiskunde en Informatica) en Amsterdamo. Poste li estis matematika profesoro je la teknika universitato en Eindhoven. En 1984 li ŝanĝis al la Schlumberger Centennial Chair in Computer Sciences je la universitato de Texas en Austin. De 1973 ĝis 1984 li estis ankaŭ Research fellow de la Burroughs Corporation. En 1999 Dijkstra emeritiĝis. Li mortis en 2002 pro kancero.
Dijkstra interalie kontribuis al komputiko per la Dijkstra-a algoritmo por la kalkulado de la plej mallonga vojo en grafeo, la unua uzo de semaforoj, kaj traktato pri la GOTO-ordono kaj kial oni ne uzu ĝin. Li enkondukis la terminon strukturema programado en la komputikon.
[redaktu] Publikaĵoj
- Edsger W. Dijkstra: Go To Statement Considered Harmful. Communications of the ACM 11, 3 (1968), S. 147–148.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Arkivejo de E. W. Dijkstra – Liaj manuskriptoj (ankaŭ taglibroj) kaj aliaj publikaĵoj, biografio kaj nekrologoj
- Dijkstra-a algoritmo en C – en la hispana
- Dijkstra-algoritmo en C – en la angla