Edwin Hubble
El Vikipedio
Edwin Powel HUBBLE [edŭin paŭl habl] (20-a de novembro, 1889 - 28-a de septembro, 1953) estis usona astronomo, membro de nacia sciencakademio Washington. Hubble malkovris la ekzistecon de galaksioj, la ekspansion de la universo kaj la leĝon de Hubble.
Kune kun Humason, li studis la tiam nomatajn spiralajn nebulozojn, kiujn li sukcese apartigis je sennombraj astroj. Per la ektrovo de cefeidoj en tiuj nebulozoj, li sukcese kalkulis iliajn distancojn al la Lakta vojo, pruvante ilian ekstergalaksian naturon.
En la fino de 20-a jardeko, li analizis lumon venintan de malproksimaj galaksioj. Li konstatis tion, ke la ondolongoj de tiu lumo estis pli grandaj ol ĝi povus esti, se ĝi estus emisiita de la senmovaj galaksioj. Ĉi tiu fenomeno, nomita "ruĝenŝoviĝo", pruvas, ke galaksioj malproksimiĝas unu el la aliaj kun grandega rapido. Tio fariĝis bazo por la teorio de ekspansio de la universo.
En 1929, li argumentis, ke la distancoj inter galaksioj kaj iliaj retroiraj rapidoj estas lineare proporciaj. Tiu ĉi principo estis nomita leĝo de Hubble.
La kosmoteleskopo de Hubble, kiu estis enorbitigita en 1990, estis nomita en lia honoro.