Eli Urbanová
El Vikipedio
Eliška "Eli" URBANOVÁ (naskiĝis la 8-an de februaro, 1922) estas ĉeĥa poetino en Esperanto, honora membrino de UEA, laŭ knabina nomo Vrzáková, instruistino; eks-akademianino; kiel poetino debutis Urbanová en la jaro 1940, kiam librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian lirikaĵon en la ĉeĥa lingvo Zrcadlo (Spegulo). En 1948 ŝi ellernis Esperanton kaj jam post kelkaj monatoj estiĝas tekstoj, versoj ... De tiam ŝi verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj atingis aprezon en Belartaj Konkursoj de UEA. Eli Urbanová estas unu el fondintoj de Internacia Verkista Asocio en la jaro 1956 kaj dum tri jaroj estis membro de juĝkomisiono por Belartaj Konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis akademianino. En 2001 ŝi akiris OSIEK-premion pro Hetajro dancas.
[redaktu] Listo de verkoj
- Nur tri kolorojn (1960 ĉe Stafeto kun la antaŭparolo de Julio Baghy, ŝia iama korespondanto kaj favoranto).
- El subaj fontoj (ĈEA 1981)
- Verso kaj larmo (Iltis 1986)
- Vino, viroj kaj kanto (Fonto 1995)
- Hetajro dancas (Fonto 1995)
- Peza vino / Těžké víno ( KAVA-PECH 1996) kun ĉeĥa traduko de Josef Rumler
- El mia buduaro (Fonto 2001)
- Rapide pasis la temp' (KAVA-PECH 2003)