Elizabeto la 1-a (Anglio)
El Vikipedio
Elizabeto la 1-a de Anglio (7-a de septembro, 1533 – 24-a de marto, 1603) estis reĝino de Anglio ekde 17-a de novembro, 1558 ĝis sia morto. Ŝi estis la kvina kaj fina monarko de la Tudor-a dinastio, kiu heredis la kronon de sia duonfratino Maria la 1-a. Ŝi regis dum periodo de religia ĥaoso en la historio de Anglio.
[redaktu] Elizabeta epoko
La regno de Elizabeto estas ofte konata kiel la Elizabeta epoko aŭ la Ora Epoko, en kiu Anglio pliampleksiĝis potence kaj influe. Dramistoj William Shakespeare, Christopher Marlowe, Ben Jonson ĉiuj prosperis dum la epoko. Plue, Francis Drake iĝis la unua anglo, kiu ĉirkaŭnavigis la globon. Koloniigo de norda Ameriko komenciĝis per kavaliro Walter Raleigh kaj kavaliro Humphrey Gilbert. Francis Bacon skribis politikan kaj filozofian vidpunktojn.
Antaŭulo Maria la 1-a |
Reĝino de Anglio 1558-1603 |
Posteulo Jakobo la 1-a |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.