Maria la 1-a (Anglio)
El Vikipedio
Maria (Mary) Tudor (naskiĝis la 18-an de februaro 1516 en Greenwich; mortis la 17-an de novembro 1558 en Londono) estis reĝino de Anglio de 1553 ĝis 1558. Ŝi estis filino de Henriko la 8-a kaj ties unua edzino Katarina de Aragonio. Ŝi provis, interalie per amasaj ekzekutadoj de protestantoj, reestabli katolikismon kiel ŝtatan religion, kiun ŝia patro estis foriginta. Per tio ŝi akiris la kromnomojn 'la Katolika' kaj 'la Sanga' (Bloody Mary). Ŝia posteulo, ŝia protestanta duonfratino Elizabeto la 1-a poste malfaris ŝiajn religiajn reformojn.
Antaŭulo Eduardo la 6-a |
Reĝino de Anglio 1553-1558 |
Posteulo Elizabeto la 1-a |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.