Elsa Morante
El Vikipedio
Elsa MORANTE [elsa morante] (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1918 en Romo, mortis samloke la 25-an de novembro 1985) estis itala verkistino.
Ŝi verkis ĉefe romanojn kaj rakontojn, kiujn karakterizas psikologia profundeco kaj eksterordinara fantazio. Krome ŝi verkis poemojn, eseojn kaj librojn por infanoj kaj ŝi tradukis (i.a. verkojn de Katherine Mansfield). Dum pluraj jaroj ŝi estis la edzino de Alberto Moravia.
[redaktu] Listo de verkoj
- Il gioco secreto (rakontoj, 1941)
- Le bellissime avventure di Caterí dalla trecciolina (porinfana libro, 1942)
- Menzogna e sortilegio (romano, 1948)
- L'isola di Arturo (romano, 1957)
- Lo sciallo andaluso (rakontoj, 1963)
- Il mondo salvato dai ragazzini e altri poemi (poemoj, 1968)
- La storia (romano, 1974)
- Aracoeli (romano, 1983)