Enya
El Vikipedio
Enya | |
---|---|
irlanda kantistino | |
Naskiĝo | 17-a de majo 1961 Gaoth Dobhair, Donegal, Irlando |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Enya estas irlanda kantistino kaj pianistino. Enya estas fonetika transskribo de ŝia propra nomo en la anglan lingvon el gaela kelta lingvo, t.e. en la irlandan lingvon. Ŝian nomon oni poste skribas en la angla Enya Brennan kaj ŝia vera nomo sonas Eithne Ní Bhraonáin.
Enya naskiĝis la 17-an de majo de 1961 en vilaĝo Gaoth Dobhair en Donegal en nordokcidento de Irlando. En la jaroj 1979 - 1982 ŝi estis anino de familia ensemblo Clannad. Post sia foriro ŝi akceptis proponon de BBC kaj ŝi verkis muzikon al serialo Celts.
Ŝiaj kantoj eliras el irlanda folkloro kaj parte partoprenas en ili ankaŭ ŝia edzo Nicky Ryan. Tekstojn ŝi grandparte kantas kaj en la angla kaj en la irlanda kaj latine.