Erlenbach
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
La urbo Erlenbach situas ĉe rivero Majno en la nordokcidento de Bavario, iom sude de Aschaffenburg en la distrikto Malsupra Frankonio (Unterfranken). Ĝi estas la plej granda urbo de la subdistrikto Miltenberg, havas unu el la du dubdistriktaj hospitaloj kaj konatas pro bonaj vinoj.
[redaktu] Historio
La loko estis frue loĝata. Tomboj el la bronza epoko (ĉirkaŭ 1550-1250 antaŭ Kristo) kaj pliaj de ĉirkau 1000-800 antaŭ Kristo atestas pri tio. Dum la unua jarcento post Kristo la romia imperio etendiĝis ĝis ĝuste ĉi tie. La limon ĉe la rivero Majno, kiu dividis romian teretorion okcidente kaj ĝermanan oriente, la romia armeo sekurigis per fortikaĵoj. Por eviti eblan atakon de la romianoj, la ĝermanoj oriente de la rivero tamen translokiĝis for de la limo orienten, kaj eĉ post la disfalo de la romia imperio daŭris ĝis la jaro 531, kiam (ĝermanaj) frankonoj denove ekloĝis ĉe la orienta bordo de la Majno. La unuaj farmbienoj, kiuj formis la bazon de la hodiaŭa urbo, nur konstruiĝis inter 800 kaj 950 post Kristo. Ĉirkaŭ la jaro 1183 la germana cezaro Friedrich Barbarossa (la "ruĝbarbulo") permesis al al komunumo havi merkaton, promesis al ĝiaj enloĝantoj liberecon kaj protekton. La negocado, sed ankaŭ produktado de vino sur la sunoplenaj montoj flanke de la rivero ekde tiam prosperas.
Nuntempe kultura halo gastigas teatraĵojn kaj koncertojn, kaj intelektula kinejo same altiras vizitantojn ne nur el la bavariaj subdistriktoj Miltenberg kaj Aschaffenburg, sed ankaŭ el la proksimaj hesiaj subdistriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg okcidente (aŭte venante de tie, cetere bone eblas parki ĉe piedira ponto en komunumo Wörth okcidente de la Majno kaj simple piediri trans la ponto en la urbon).