Erzsébet Báthory
El Vikipedio
Báthory Erzsébet [ba'tori erĵebet], fakte Erzsébet Nádasdy, (slovake Alžbeta Bátoriová/Báthoryová) ( 7-an de aŭgusto 1560 en Nyírbátor, Hungario; mortis la 21-an de aŭgusto 1614 en Čachtice, Hungara reĝlando, hodiaŭ en Slovakio). Laŭ mezepoka koncepta proceso, ŝi estis seria murdisto, sed hodiaŭaj historiaj esploroj disputas tion.
[redaktu] Vivo
Elizabeta Batori estis filino de Georgo Batori (hungare Báthory György ~batori djordj) kaj Anna, pli maljuna fratino de Stefano Batori (hungare Báthory István). En 1575 ŝi edziniĝis al Francisko Nadaŝdi (hungare Nádasdy Ferenc), al nobla komandanto en la Hungara Reĝlando. Li estis nomata ankaŭ "nigra kavaliero", ĉar li batalis kontraŭ la osmanoj. Ili havis 5 infanojn.
Post morto de sia edzo, ŝi iĝis la plej riĉa vidvino de la Hungara Reĝlando. Oni starigis ŝin antaŭ juĝejon kun akuzo, ke ŝi turmentis kaj murdis junulinojn en sia fortikaĵo en Csejte [ĉejte]. La areston kaj la postan tribunalon gvidis la palatino György Thurzó mem. La onidirajn helpantojn oni ekzekutis, ŝin murofermis en la kamro de la fortikaĵo Csejte.
Onidire ŝi turmentis centojn da junulinoj.
Ĝis hodiŭ diskutas la histoiriistoj pri tio, ĉu vere okazis la turmentoj aŭ temas nur pri koncepta proceso direktita far materialaj interesoj.
[redaktu] Faktoj laŭ la plej novaj esploroj (historiisto Kálmán Benda, juristino Irma Szádeczky Kardos)
- neniam ekis juĝproceso kontraŭ ŝi
- en la proceso mankis la okul-atestantoj (aŭ vidatestantoj), la atestantoj ĉiam aŭdis pri la turmentoj tra aliaj.
- la solan junulinon - kiu travivis la onidirajn turmentojn- oni ne uzis en la proceso
- la komdamnitaj servistoj konfesis je turmentoj (la grafinon oni ne rajtis turmenti)
- oni supozas politikan proceson kontraŭ potenca grafino
- la turmentoj eble estis kuracmetodoj, novtipaj tiutempe (batado per urtiko, akvumo per malvarma akvo, brulvundigo de la mano, eltranĉo de karno ktp.)
[redaktu] Aliaĵoj
- La fortikaĵo de Čachtice aperas en la komencaj bildoj de filmo Dagonheart.
- Bathory estas muzikgrupo, nomita sin pro la „sanga grafino”